friedensnews.at
Stellt die Friedensfragen!

Esperanto-Dreiländerkonferenz 2012

Erstellt am 08.04.2012 von Andreas Hermann Landl
Dieser Artikel wurde 17557 mal gelesen und am 08.04.2012 zuletzt geändert.

Vom 27. bis 30.September 2012 findet erstmalig eine „Dreiländerkonferenz“ der tschechischen, slowakischen und österreichischen Esperanto-Vereine statt.

Programm: Trilanda-konferenco-reta-invitilo

Bonvenon al TRILANDA KONFERENCO
27.-30.9.2012 en Břeclav (Ĉeĥio) Ĉeftemo:
ESPERANTO KIEL VOJO AL EKKONO DE NIAJ NAJBAROJ
Landaj Esperanto-asocioj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Aŭstrio elkore invitas siajn membrojn, sed same aliajn gastojn el ĉiuj landoj, partopreni en unika komuna konferenco de tri landoj.
Ĝi okazos fine de septembro, dum en Suda Moravio turisme pinta periodo de vinrikolto kaj folkloraj solenaĵoj . Atendas vin kompreneble ne nur necesa labora traktado, sed ankaŭ interesa prelega, kultura kaj turisma programo.
OKAZLOKO
La distrikta urbo Břeclav kun ĉ. 25 mil loĝantoj troviĝas en la landlima angulo de ĉiuj tri respektivaj landoj kaj estas tre bone trafike atingebla, ĉar ĝi situas sur la ĉefaj trajnlinioj kaj ĉe la aŭtostrado Brno-Bratislava (vidu la mapon). Kvankam en la historio ĝi estis plurfoje grave damaĝita (lastfoje dum bombado en la 2-a mondmilito), temas pri loko turisme interesa kaj agrabla kun pluraj vidindaĵoj. Ĝi estas centro de la folklora vinregiono Podluží kaj bonŝance ĝuste dum nia konferenco okazos en la urbo Sanktavenceslaa solenaĵo kun popolmetia jarfoiro, multnombraj kulturaj spektakloj kaj vingustumado, kiun ni ankaŭ povos ĝui (filmspecimenon el parto de la lastjara programo eblas spekti ĉi-tie).
Krome en senpera proksimeco de la urbo troviĝas unika Areo Lednice-Valtice, kiu estas parto de la Mondheredaĵo de UNESKO. Kun ĝi ni povos konatiĝi dum
la vendreda posttagmeza ekskurso – ni vizitos i.a. romantikan kastelon Lednice kaj ĝian mirindan parkon – vidu la retejon kaj filmeton.
preĝejo en Břeclav-Poštorná romantika kastelo en Lednice
SUPOZATA SKIZA PROGRAMO
27.9. 28.9.
29.9.
posttagmeze vespere antaŭtagmeze posttagmeze vespere antaŭtagmeze posttagmeze
vespere antaŭtagmeze
alveturo, konatiĝo kun la urbo, konversacia kurso ĉeftema programo (prelegoj, projekciado) ĉeftema programo (prelegoj, diskutoj, prezentoj) busekskurso al Areo Lednice-Valtice
kultura programo jarkunvenoj de ĈEA, SKEF kaj AEF vizito de Sanktvenceslaa solenaĵo en Břeclav (kermeso, folklora muziko, spektakloj) amuzvespero ĉeftema programo, komuna diskuto, vizioj pri kunagado
Por loĝi eblas elekti inter du kategorioj: kvalita tristela hotelo IMOS kaj pli modesta moderpreza mezlerneja studenthejmo (vidu fotogalerion) kun simplaj 2–3-litaj ĉambroj kun necesejoj/duŝejoj surkoridore. Tutproksime troviĝas studentmanĝejo, kie oni povas simplamaniere komune manĝi kaj kie okazos ĉefaj programoj. Ĉiuj konstruaĵoj troviĝas en la urbocentro, ĉ. 15 minutojn piede de la trajna kaj busa stacidomoj.
30.9. REST ADKONDIĈOJ
hotelo IMOS studenthejmo
KOTIZOJ KAJ ALIĜOJ
Kotiztabelo kaj aliĝkondiĉoj aperas en aparta aliĝilo. Ni klopodis starigi tre moderan programkotizon kaj diversajn loĝeblecojn kaj tarifojn por fari la aranĝon finance akceptebla laŭeble por ĉiuj. Propravolaj mondonacoj bonvenas kaj ni garantias, ke ili servos nur por plibonigo de la servoj (ekz. por salonoj).
Ni konsilas frue aliĝi, ĉar kelkaj elekteblaj loĝvariantoj povas elĉerpiĝi kaj pro la urba solenaĵo ne eblos trovi aliajn tranoktlokojn!
La aliĝilon vi povas plenigi elektronike post klako al www.esperanto.cz/aligxilo2012 aŭ sendi retpoŝte almetitan aliĝilon al ĈEA-kasisto vhirsx@email.cz aŭ plenigi ĝin permane kaj sendi per normala poŝto al Vratislav Hirš, Ruprechtov 117, CZ-683 04 Drnovice, Ĉeĥio. Kopion pri via aliĝo ni sendos al via landa asocio.
KONT AKTPERSONOJ
ĈEA-kasisto Vratislav Hirš, vhirsx@email.cz – aliĝoj, pagoj ĈEA-komitatanino Pavla Dvořáková, pavla.esperanto@gmail.com – programo ĈEA-prezidanto Vladimír Dvořák, vl.dv@centrum.cz – ĉio alia
Ni antaŭĝojas sincere vian partoprenon!

 

Posted in Europa, Friedensarbeit, Friedensbewegung, Friedensgemeinde, Friedenskultur, Friedenspädagogik, Kultur, Österreich, Slowakei, Tschechien

One Response

  1. Walter Klag

    Danke für die Information. Ich werde teilnehmen.
    Dankon pro la informo. Mi partumos.

Leave a Comment

Please note: Comment moderation is enabled and may delay your comment. There is no need to resubmit your comment.